Detala prezentado de nia junulara organizo

La Tutlanda Organizo de Junularaj Sukuristoj (TUOJS) laŭ sia fundamenta agado organizas programojn por la gejunuloj ĉie en la lando, ekzemple por rekoni la vivdanĝerajn situaciojn (prevento, prizorgo), por gardi la sanon, kaj por utile pasigi la liberan tempon.
La plej gravaj publikinteresaj agadoj de la asocio estas organizado de
-kursoj por vivosavantoj,
-okupiĝoj por gardi la sanon kaj
-instruadoj por preventi la malsanojn.
La asocio efektivigas la pli grandan parton de sia agado per organizado de ekster-lernejaj okupiĝoj. Niaj kursoj por vivosavantoj estas viziteblaj ankaŭ por lernantoj / studentoj de pluraj lernejoj / universitatoj (medicina, bestkuracista). Ni elloĝigas niajn okupiĝojn por gardi la sanon ankaŭ al amassporto-aranĝaĵoj (Old Lake Man, NATO Run). Niaj instruadoj por preventi malsanojn estas atingeblaj ankaŭ por lernejaj kaj loĝantaj komunumoj. Ni efektivigas preskaŭ la duonon de niaj programoj en niaj tri bazaj setlejoj (Budapest, Debrecen, Tatabánya). Ni direktas nian asocian vivon el Budapest (KÖSZI). Nia asocia emblemo estas defendata de la juro!

La TUOJS en la 25 jaroj pasintaj ekde sia fondigo organizis multajn instruadojn kaj konkursojn pri la sukurado, sukurajn kaj savajn deĵorojn, sano-tagojn, amassportajn kaj libertempajn aranĝaĵojn. Pere de sia agado TUOJS donis por plurmil gejunuloj motiviĝon kaj ekzemplon al la sanitara profesio. Fakinstruistoj, flegistoj, savistoj, kuracistoj fariĝis niaj membroj kaj volontuloj. Multaj personoj el inter ili fariĝis sukuristoj, laborprotektaj fakuloj, fajroestingistoj ĉe siaj firmaoj. Eble nia plej granda rezulto estas, ke ili ŝatas tion, kiun ili lernis, kaj ke ili faras ĉion profesie.
La pli gravaj, pasintjaraj rezultoj de nia asocio:
-ni organizis instruadon de vivosavo por pli ol 600 personoj,
-pli ol 2300 personoj partoprenis instruadon pri sanogardado,
-libertempaj aranĝaĵoj okazis kun partopreno de pli ol 700 personoj,
-la nombro de niaj asociaj volontuloj fariĝis 97,
-niaj instruadoj kaj ekzercoj okazis en pli ol 20 institucioj.

Nuntempe ĉiam malpli da personoj prezentas sin por la sanitara profesio, tial iom post iom malkreskas la nombro
de la estontaj sanitaraj laboruloj. Ni provas - pere de kontinua laboro de nia sanitara, junulara organizo - plibonigi tiun
ĉi situacion, serĉi entuziasmajn fakulojn al la sanitaraj taskoj de la estonto, donante al ili fundamentan klerigon, emon
kaj ekzemplon.
Ni deziras kontentigi du sociajn bezonojn:
-sanitara bezono (sukuro, gardado de la sano, prevento de epidemioj)
-instrua bezono (akiro de scio kaj kompetento)
Sociaj efikoj de funkciado de la asocio:
-ni certigas utilan tempopasigon kaj eblecon al lernado ĉiujare por proksimume mil gejunuloj
-kadre de volontula laboro plurcent mezlernejanoj povas plenumi lernejan, komunuman servon
-ni tenas en komunumo proksimume cent volontulajn helpantojn kaj kvincent-personan membraron
-ni povas atingi kvardek mil homojn kun niaj sanitaraj priservoj (indikoj el 31.12.2019.)

La jura medio de la TUOJS/IFELORE: nia asocio konservis sian publikutilan gradon, siaj impostaferoj kaj statistikaj raportoj estas ordigitaj, ĝia tutlanda gvidantaro funkcias, ĝia reprezentado estas valida!
En la sekvaj monatoj ni preparas nin por sukuro-instruado kaj por sukuro-deĵoro de sportprogramoj, ni partoprenos junularajn kaj libertempajn programojn.
Ĉi tiuj programoj estas troveblaj en la menuo PROGRAMOK de nia hejmpaĝo. Atentu niajn programojn,
kaj aliĝu! Se vi serĉas ankaŭ bildojn (freŝigitajn la 1-an de januaro, 2021.), tiam klaku al
https://www.facebook.com/IFELORE

Nia devizo estas: Sukuro = Vivosavo!